La unua JES en Germanio

JESĈiam, post partopreno al Esperanto-renkontiĝo, mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino, mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konas kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-jare je sia dua eldono, kiu kunigis pli ol 250 partoprenantojn en la brandenburga urbeto Burg, de la 27a de decembro 2010 ĝis la 2a de januaro 2011.

Apartaĵo de JES estas la internacia organiza teamo: ĝi naskiĝis fakte el la unuigo de la iamaj Ago-Semajno kaj Internacia-Semajno, laŭ interkonsento de la Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Miaopinie, tio en si mem donas plusvaloron al la aranĝo, montrante la volon labori kune, kaj eĉ alfronti la komplikaĵojn kaj miskomprenojn kiuj foje okazas en tiaj cirkonstancoj. Ankaŭ por tio ja devus utili nia internacia lingvo!

Kvankam malfacilas priskribi ĝian etoson kaj ĝiajn multajn nuancojn, jen
eta resumo de la aranĝo, laŭ diversaj rilatoj:

La taga programo estis abunda kaj interesa. Dank’ al la kunordigado
de la respondeculoj, Paweł kaj Karina, kaj al la kontribuoj de multaj partoprenantoj, ĉiuj povis elekti la plej taŭgajn programerojn por si mem. Lingvemuloj povis sekvi multajn lingvajn kursojn, ricevi valorajn konsilojn dum la prelegoj pri lingvo-lernado kaj praktiki siajn kapablojn en la aligatorejo. Novuloj ne restis forlasitaj: Dorota kaj ŝia grupo de “anĝeloj”, aparte zorgis pri ili, kaj helpis orientiĝi en la nekonata medio. E@I gvidis seminarion pri moderna ĵurnalismo, kaj multaj aliaj prelegoj kaj diskutoj okazis: certe ne mankis ŝanco por lerni kaj pliriĉigi siajn spertojn pri diversaj temoj. Kompreneble, estis organizitaj samtempe multaj aktivecoj por amuziĝi kaj malstreĉiĝi: danckursoj, ĵonglado, jogo, masaĝoj, ktp. Dum la tuttaga vizito al Cottbus, la ekskursantoj malkovris la lokajn vidindaĵojn kaj ekhavis interesajn informojn pri la nacia minoritato, la slava soraba popolo.

La riĉa vespera programo komenciĝis per solena malfermo, kun partopreno de urbaj aŭtoritatoj, koncerto de Kimo kaj interkonaj ludoj. La sekvan vesperon, oni amuziĝis spektante la kvizon de Rolf, kaj plenĝue ridante je la respondoj de la frenezaj konkursantoj.

Dum la semajno ludis pluraj el la plejkonataj artistoj en Esperantujo: La Perdita Generacio, Platano, Gijom kaj kelkaj germanaj bandoj. Koncertis gufuje La Kuracistoj kaj Inicialoj DC; Shenja kaj Lena emociis la publikon per iliaj melodioj dum la lasta nokto. Grupo da muzikemuloj havis eblecon ludi kune dum la Jam Sesio, kaj la diskejo funkciis ĝis la noktofino por ĉiuj dancemuloj. Estis ankaŭ filmejo, (homlup)ludejo, karaokeo, kaj eĉ… karesejo!

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo uzis la okazon renkontiĝi kun siaj membroj, aktivuloj, subtenantoj kaj ĝenerale kun la junuloj interesataj pri ĝia agado. Inter alie, ĉe la TEJO-budo, eblis (re)membriĝi, aliĝi al IJK, legi la renovigitan revuon Kontakto, ricevi informojn, kaj simple afable babili kun la TEJO-volontulino.

Krome, aparta programero estis aranĝita por malfermi konfronton kaj diskuton: dum la “TEJO-agoro” oni proponis kelkajn tiklajn demandojn pri la agado de TEJO, kaj homoj havis eblecon aŭdigi siajn opiniojn kaj sugestojn.

El Francio, Nederlando, Ukrainio k.a. multaj alvenis karavane: ili veturis longe kaj ofte malkonforte (des pli pro la neĝa vetero), sed certe ne nur por ŝpari iom da mono… vojaĝi kune ĉiam provizas homojn per belaj momentoj, kaj dum la irado oni plibone interkonatiĝas, oni subtenas reciproke, oni kunpartigas sperton kaj emociojn.

Tiuj, kiuj ne devis tuj forveturi hejmen, povis daŭrigi iom pli la festan etoson partoprenante al post-JESa renkontiĝo en Berlino.

Pretere dirite, pluraj homoj (antaŭ, dum aŭ post la reveno) estis trafitaj de iu malsano, kiu ŝajne propagiĝis ĉefe pro malvarmo, kaj pro la multaj kisoj dum la novjara balo. La simptomoj estis kutime febro, tuso, diverspecaj doloroj, sed ankaŭ granda melankolio!

Por konkludi, mi certas ke multo pli oni povos aŭdi en la rakontoj de ĉiuj ĉeestintoj, kiuj longe ŝatos rememori tiun ĉi intensan semajnon!

Manuela Ronco

TEJO-volontuloj en JES-2

Sur la foto: JES-2 en Berg: Iamaj kaj nunaj TEJO-volontuloj daŭre aktivas en Esperantujo — Chuck Smith, Anna Skudlarska, Marteno Miniĥ, Manuela Ronco, Paul Ebermann, Julia Noe, Alexandre Baudry. (Fotis Ivo Miesen)

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/01/la-unua-jes-en-germanio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La unua JES en Germanio

  1. blahma diras:

    Dankon pro tiu bela raporto ĉi tie en La Ondo! Ĝi eĉ estas daŭre pli aktuala ol la retpaĝaro de JES, kiu bedaŭrinde ĝis nun restas tute en stato antaŭ la aranĝo. Supozeble la organizintoj estas nun tro lacaj kaj okupitaj per la malagrablaj postaranĝaj taskoj, kiel kutime – ni komprenu tion. Aŭ, tre verŝajne, ankaŭ pluraj el ili forportis el JES la verdan viruson, kiu vere ĉi-jare speciale multe furoris (mi ion tian nun ankoraŭ finkuracas per antibiotikoj… :o)

    Sed almenaŭ la partoprenintoj mem jam ricevis en siajn retpoŝtkestojn modele ellaboritan adresaron kaj pliajn aliajn informojn, inkluzive de la jenaj interesaj statistikoj: Je momento de fermo de la reta aliĝilo kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo estis 301 aliĝintoj. Efektive partoprenis 252 personoj el 27 landoj (eŭropaj kaj jenaj 4 neeŭropaj: Suda Koreio, Brazilo, Israelo, Japanio). Plej multaj partoprenintoj venis el Germanio, Ukrainio, Rusio, Francio, Pollando, Nederlando, Britio.

Respondi