La 27a Internacia Festivalo: Jarŝanĝe en Nördlingen

Altnivela renkontiĝo okazis dum la jarŝanĝaj tagoj en urbeto Nördlingen, ĉe rando de Bavario. Cento da partoprenantoj venis al la 27a Internacia Festivalo, kiun ekde la unua IF brile organizas Hans-Dieter Platz. La kleriga programo estis aparte elstara ĉi-foje, kun dek prelegoj enkadre de la 4a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-sesio (eblis akiri diplomon), kaj ankaŭ ekster tiu kadro okazis same interesokaptaj prelegoj. Densa programo, kie partoprenantoj foje frustriĝis, pro deviga elekto inter egale allogaj programeroj.

La kadra temo estis “lingvoj” sed al tiom vasta temo oni povas alkroĉi preskaŭ ĉion. Amri Wandel, rektoro de la IVU, prelegis pri la Universa Lingvo, nome la lingvo de astronomio. Kun elstara pedagogia talento Josef Ŝemer enkondukis en la hebrean lingvon. Same entuziasmigaj estis la prelegoj de Daniel Moirand; li verve prezentis la familion de Aleksandro Dumas, kies verkon La Grafo de Monte-Kristo li tradukis (antaŭ nelonge eldonita), kaj la vivon de Antoine Galland, kiu enkondukis en la okcidentan mondon la fabelaron de La Mil kaj Unu Noktoj? (kiun la preleginto ĵus tradukis). Se temas pri novaj libroj, Mikaelo Bronŝtejn prezentis sian plej freŝbakitan Urbo Goblinsk, kaj Anna Striganova kun Dmitrij Ŝevĉenko prezentis du siajn bildfabelojn. Eblis aŭdi ankaŭ pri lingva diverseco kaj lingva politiko en Ruslando, pri diversaj lingvoj, kiel la armena, la multaj dagestanaj, la dana, la jida, la latva, la luksemburga, la nederlanda, kaj eĉ la franca gesta lingvo.

Nördlingen situas en geologie aparta loko: ĝi estas en regiono Ries, en ia granda baseno kreita de meteora trafo antaŭ ĉ. 15 milionoj da jaroj. Tial Bernard-Régis Larue parolis pri meteoritaj fenomenoj, kaj liajn atentokaptajn prelegojn kompletigis vizito al la muzeo pri la regiona kratero. Ankaŭ ekster la lingva temo, Masumi Huĝimoto klarigis kiel pripensi laŭ mandalisma formo en 9 fakoj, kaj Wolgang Loose gvidis eŭropan vojaĝon tra operoj el 20 landoj kaj 16 komponistoj. Sed tio estas nur specimenoj de la bunta prelegaro. Ne mankis raportoj pri vojaĝoj, profesinivela filmo pri la 26a IF, kaj diversaj sanigaj ekzercoj kaj prelegoj rilataj al nia sano. Por la 3a fojo okazis KER-ekzameno.

Okazis pluraj ekskursoj tra la ĉarma urbeto, kiu havas la ununuran komplete konservitan mezepokan muron en Germanio. Tuttaga ekskurso donis etan gustumon pri la interesa urbo Munkeno, kun sia fama “Hofbrauhaus”, kie la ekskursantoj abunde tagmanĝis. Kiel kutime la distran programon reĝisoris Mikaelo Bronŝtejn; elstaris la prezento de Triksini, la magiisto kun la blua ŝtono, kiu sukcesas pluridigi eĉ tiujn, kiuj jam multfoje spektis liajn trukojn.

Triksini

Triksini magias

La gastejo estis komforta kaj la manĝaĵoj abundaj. Sed verŝajne plej memorinda por ĉiuj daŭre estas la tradicia knajpo (etosplena gastejo, laŭ la germana vorto “Kneipe”), kie eblis trinki, drinki, kanti, babili ĝis senlima horo?

Aranĝo rekomendinda al ĉiuj, kiuj emas kleriĝi en agrabla etoso, kaj pasigi neforgeseblajn jarŝanĝajn tagojn!

Bonvenon al la 28a IF en Xanten!

Claude Nourmont

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/01/la-27a-internacia-festivalo-jarsange-en-nordlingen/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi