Fantomoj svarmis dum silvestra nokto

GresillonKiel konate, en malnovaj kasteloj vivas fantomoj, spiritoj kaj vespertoj. Fantomoj kun simpla blanka littuko parolas la holivudan lingvon kaj provas timigi filmspektantojn, sed iuj tre toleremaj fantomoj sub alikoloraj littukoj parolas Esp-on kaj tre amikemas.

Dudeko da tiaj ŝveb-vojaĝis plurcent kilometrojn ĝis kastelo Grésillon Grezijono por mojose amikiĝi dum kvar tagoj ĉirkaŭ la jarfino kaj ĝui interesan programon. Por la silvestra balo, tiuj fantomoj surmetis okul-maskojn kaj belajn kostumojn por aspekti kiel veraj homoj.

Provu sur la suba foto rekoni iun.

Grupfoto

La aĝoj varias inter la magiaj nombroj 8 kaj 88.

Cetere, en la kastela supro vivas veraj vespertoj, tiuj gardas kaj eble legas la Kulturajn Kajerojn redaktitajn tie dum 30 jaroj kaj stokitajn en la plej supra etaĝo. La mezan etaĝon kun 40 litoj en 20 ĉambroj, kutime okupas homaj spiritoj – la plej brilaj venos en printempo kaj somero por gvidi aŭ ĉeesti edifan semajnon. Vidu la agendon.

Berto InformFantomix

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №2 (196)
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/01/fantomoj-svarmis-dum-silvestra-nokto/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi