Renato Corsetti: Subeniro kaj falo de UEA

Subeniro

Estas tre malfacile por mi verki ĉi tiun artikolon, ĉar agnoski la subeniron de UEA dum mia aktiva vivo signifas agnoski mian propran malsukceson. Sufiĉas rigardi la grafikaĵon en http://eo.Wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA.

Surbaze de la informoj en tiu artikolo kaj la statistiko aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, jen la ciferoj de la kuniĝintaj individuaj kaj asociaj membroj de UEA en tri ekzemplaj jaroj:

1987 — 43.642
1999 — 19.170
2009 — 18.318

Se oni konsideras nur la individuajn membrojn oni ricevas similan bildon. Ili iras de 7.281 en 1987 al 5.713 en 2009. La ĝenerala tendenco estas nemiskompreneble subenira.

Jam multaj provis doni klarigojn, kaj ili ĉiuj estas parto de la vero: la ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo ne plu pagas por tre altaj membronombroj, la interreto ebligis altiĝon de la nombro de lernantoj de Esperanto, kaj ĝi samtempe proponis al ili manierojn facile komuniki kaj organiziĝi senpage.

Ĉu vi volas praktikan ekzemplon? En la retlisto “La Bona Lingvo” estas cento da homoj, kiuj vigle laboras kaj diskutas. Ili tamen rezistas formale aliĝi al asocio pri tiu temo, eĉ se la aliĝkotizo estas nula.

Kompreneble kelkaj ne rezistas la tenton de simplaj klarigoj, kaj kulpigas pri la falo de la membraro Corsetti-n aŭ Osibov-on aŭ la redaktanton de la revuo aŭ la sekretarion de la loka klubo en Pfaffenheim. Sekvante tian logikon, mi kulpigus Waringhien-on, ĉar li enmetis tro da novaj radikoj en PIV.

Sed io ĝenas min ankoraŭ pli ol la falo de la membronombro, tio estas la falo de entuziasmo rilate al la celoj de la Esperanto-movado pli ĝenerale kaj de UEA tute aparte. Tiu manko de entuziasmo ne estas problemo nur de la Esperanto-movado. Tamen por ni ĝi estas pli danĝera. Ni estas movado kun granda celo: disvastigi neŭtralan duan lingvon, atingi lingvan justecon en la mondo, certigi la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj. Se ni rezignas pri tio, ni povus same utile, aŭ eĉ pli utile, amuziĝi per fiŝkaptado.

Supreniro

Tamen tio, pri kio mi kaj la legantoj ĉefe interesiĝas, estas la situacio de Esperanto pli ol la situacio de UEA.

Se oni fidas la nuntempan biblion, tio estas Vikipedio, oni trovas ciferojn pri ĉiuj fenomenoj de Esperanto kaj Esperantujo en la lastaj jardekoj. Vidu, ekzemple, http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo. Kompreneble oni uzu tiun fonton singarde, sed tiuj ciferoj kongruas kun la sperto de ĉiu reta uzanto.

En la lastaj jardekoj dum la membronombroj de UEA iris suben kune kun la entuziasmo pri la estonteco en industriaj landoj, Esperanto havis renaskiĝon en la reto kaj ekster Eŭropo.

Rilate al la reto mi nur montru ĉi tiun grafikaĵon, kiu montras la vizitantojn al la paĝoj de lernu.net inter novembro 2004 kaj aprilo 2009:

La tendenco estas evidente suprenira.

La samon oni trovas, se temas pri Afriko aŭ Azio.

Falo

Kial ekestas ĉi tiu kontrasto inter subeniro kaj supreniro? Mi ne vere scias, sed mi provos konjekti kune kun vi.

UEA restis senŝanĝe la asocio, kiun Hodler fondis kaj Lapenna modernigis en aliaj historiaj momentoj. La mondo verŝajne volas ion alian. La junaj lernantoj en la reto ne volas pagi kaj ne volas aliĝi. Ili sentas lojalecon (kelkfoje veran kaj profundan) nur al sia komputila marko kaj al sia komputila mastruma sistemo.

La homoj ekster Eŭropo plejparte ne povas pagi membro-kotizojn, eĉ se ili pretus. Ĉiuokaze ili ne sentas grandan identiĝon kun asocio bazita en Eŭropo kaj tro eŭropece funkcianta.

Certe je la nuna ritmo de perdo de membroj, UEA havos la forton por vivi kun ĉiam malpli da servoj kaj ĉiam pli marĝena en la vivo de Esperantujo, ankoraŭ 10 jarojn, eble 20.

Ĉu ankoraŭ estas tempo por savi UEA-n?

Tamen, laŭ mi, ankoraŭ estus ebleco ŝanĝi la sorton de UEA kaj mi nur bedaŭras ne esti 40-jara por provi kuntreni homojn fari tion. Mi nun povas nur konsili.

Unue, ni agnosku, ke ni eraris. Due ni kolektu ĉiujn kolekteblajn junajn fortojn ekzistantajn. Trie ni aŭskultu iliajn konsilojn. Tion devus fari la estraro de UEA, se ĝi kapablas. Tion devus helpi, ne rezisti, la ceteraj strukturoj de UEA.

Poste oni devus lanĉi kune kelkajn projektojn. Eble la ĉefa estus kreado de granda paĝaro, kiu fariĝus la Tutmonda Kunligejo kaj Oficejo, kaj transprenus la rolon de la nuna Centra Oficejo. En ĝin devus esti enmetitaj nepre reta kurso pri Esperanto en multaj lingvoj (praktike lernu.net evoluigita kaj financata ankaŭ de UEA), retejo pri instruado (sama afero rilate al edukado.net), ligoj al ĉiuj landaj asocioj kun kiuj oni devus kunlabori (eble parto de la paĝaro povus nomiĝi ni-estas-en-la-sama-boato-net). La Tutmonda Kunligejo kaj Oficejo devus esti preta registri esperantistojn ankaŭ sen kotizoj.

Samtempe oni devus lanĉi ankaŭ kelkajn mondajn projektojn pri kiuj esperantistoj povus voli doni monon aŭ almenaŭ laboron. Mi donas ekzemplojn:

  • Lingvaj homaj rajtoj por ĉiuj,
  • Esperanto en la aviadila trafiko,
  • Esperanto en Ameriko,
  • Instruado de Esperanto laŭleĝe en la lernejoj de ĉiuj landoj.
  • Temas evidente pri nuraj ekzemploj. La vera listo povas esti tute malsama.

    Eble tiel oni farus provon por revenigi la malaperintan entuziasmon kaj ŝanĝi la etoson de homoj sur Titanic, kiuj kverelas inter si.

    Se esperantistoj kaj neesperantistoj pretus doni monon kaj laboron por la administrado de idealismaj kaj entuziasmigaj projektoj, eble malaperus ankaŭ la granda koŝmaro pri falanta membronombro, kaj ĉiuj laborus kune por io inda.

    Mi reemfazu: neniu individua homo kulpas pri la stato de UEA. Simple la mondo ŝanĝiĝis kaj UEA ne. Ni provu kune ŝanĝi ĝin.

    Renato Corsetti

    La Ondo de Esperanto, 2010, №12.

    Pri La redakcio

    Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
    Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

    Respondi