La futbala jaro 2010 en Rusio

La rusia futbala ĉampionado 2010 estis sufiĉe malinteresa por ĉiuj, kiuj ne subtenas iun ajn teamon, sed simple observas la procedon. Kompreneble, por veraj fanoj ĉiu aparta ludo estis grava, signifa kaj la intrigo – enhava (kiel estas por mi). Sed la fakto estas, ke jam somere oni povis certe diri, ke la peterburga “Zenit” iĝos ĉampiono. Do tio realiĝis.

Oni multe parolas pri koruptitaj (aĉetitaj/venditaj) matĉoj, sed de ekstere la sukceso de “Zenit” aspektas ja aĉetita, sed tute laŭleĝe kaj oficiale. Ĉu la peterburga teamo mem kulpas, ke ilia sponsoro estas Gazprom, la plej riĉa kompanio de la lando, kiu pagis dungon de sufiĉe altnivela trejnisto kaj povas aĉeti iun ajn futbaliston; la sola obstaklo estas eventuala maldeziro translokiĝi en Rusion? Ne kulpas. “Zenit” en 2010 havis la plej stabilan konsiston, kiu ne inkludis “superstelojn”, sed kompense entenis multe pli da fortaj ludantoj, ol la kutimaj dek unu. En la rusa lingvo ekzistas duonprofesia futbala termino “longeco de la benko”, signifanta ĝuste la ĝeneralan forton de teamo, inkluzive de tiuj futbalistoj, kiuj aperas enkampe nur fojfoje. Ĝuste tio estis plej forta flanko de “Zenit”-2010, kaj danke al tio ĝi fariĝis ĉampiono. (Tamen menciendas, ke pasintsezone “Zenit” foje agis ne tiom por sia bono, sed por malbono de sia rivalo – fine de la somero la peterburga klubo konsiderinde malfortigis unun el siaj rektaj rivaloj, aĉetinte du ties plej bonajn futbalistojn, kiuj ne fariĝis bazaj en “Zenit” mem.) Sendube grava estas lepto de la trejnisto, la italo Luciano [luĉano] Spalletti, sed aspektis tiel, ke li ne instruis zenitanojn futbali, sed tre kompetente distribuis la posedatajn homajn rimedojn, en necesa momento donante ripozon al iuj ludistoj kaj antaŭenigante aliajn. Sed la sukceso de “Zenit” ne estis absoluta – ĝi sufiĉe honte fiaskis en la Ĉampiona Ligo, en la kvalifika etapo malgajninte al finance pli modesta “Auxerre” [ose’r] el Francio. Ĉi tiu fiasko montris, ke ne ĉio estas aĉetebla, kaj eĉ milionkostaj futbalistoj ne estas miraklofaraj, kiam kontraŭa teamo estas ne malpli trejnita, kvankam malpli riĉa. Malsukcesinte en la Ĉampiona Ligo, “Zenit” triumfis en la Eŭropa Ligo, fariĝinte la sola teamo, kiu gajnis ĉiujn ses matĉojn de la grupa etapo.

La sola klubo, kiu iel konkurencis kun “Zenit” en la rusia ĉampionado, estis la moskva CSKA (kromnomo “armeanoj”, ĉar CSKA estas fakte Centra Sporta Klubo de Armeo – historia titolo neŝanĝita; nun la klubo ne havas rilaton al armeo). En 2009 CSKA, kiu ĉiam estis modele stabila, afliktis siajn fanojn kaj amuzis siajn malamikojn per futbala cirko – dum du monatoj estis maldungitaj du trejnistoj, do septembre-oktobre la teamon ĉeftrejnis tri homoj. Do ne estis mirinda la pasintjara rezulto – la kvina loko. En 2010 CSKA estis multe pli forta, kaj iumomente eĉ pretendetis je la unua loko, sed en plej necesa momento tri matĉojn sinsekve finis egalvenke (cetere, manko de taŭga Esperanta vorto por la rezulto 0:0 k.s. estas ege frapa! Ĉu oni sinturnu al la Akademio?). Per tio CSKA mem sin forstrekis el la batalo por la oraj medaloj. Sed la fanoj de CSKA estas ĝenerale kontentaj pri la sezono – krom la dua loko, kiu rajtigas sekvasezone partopreni la Ĉampionan Ligon, armeanoj dufoje venkis sian plej principan rivalon – la moskvan “Spartak” (2:1 kaj 3:1). Ambaŭ matĉoj estis ege emociplenaj kaj nervostreĉaj, sed posta feliĉo de la fanoj estis senlima (la spartakaj subtenantoj nature havis kontraŭajn sentojn). Certe mi estas malobjektiva priskribanto de tiaj matĉoj – estas konate, ke ofte venko en “derby” estas la plej grava afero por fanoj. CSKA, same kiel “Zenit”, partoprenis la Eŭropan Ligon, kaj same prenis la unuan lokon en sia grupo. Aparte memorinda estis la moskva ludo kontraŭ svisa “Lausanne”, kiu okazis kun la temperaturo minus 15 (CSKA gajnis 5:1).

La ĉampiono de Rusio en 2008 kaj 2009, la kazana “Rubin”, ĉi-jare ne povis ripeti sian sukceson, fininte la ĉampionadon en la tria loko. Ne estis triumfa ilia partopreno ankaŭ en la Ĉampiona Ligo, same kiel tiu de “Spartak”, la kvara teamo de la rusia ĉampionado-2010.
Ĉiuj ĉi-supre menciitaj kvar kluboj ludos printempe en la Eŭropa Ligo. CSKA – kontraŭ la greka PAOK, “Rubin” – kontraŭ la nederlanda “Twente”, “Spartak” kaj “Zenit” alfrontos svisajn klubojn – “Basel” kaj “Young boys” respektive.

Ĝis nun ekde 1936 ĉiuj ĉampionadoj en USSR kaj Rusio komenciĝis printempe kaj finiĝis aŭtune, malkiel en plejparto de eŭropaj landoj, kie oni futbalas laŭ sistemo “aŭtuno-printempo”. Kutime oni klarigis tion per klimataj problemoj, kaj tio parte estis prava. Sed foje la sistemo “printempo-aŭtuno” kondukis al absurdaĵoj – ekzemple, CSKA marte ’2010 ludis en kvaronfinalo de Ĉampiona Ligo, kiun (la Ligon) ĝi partoprenis pro sia sukceso en ĉampionado, kiu finiĝis… novembre ’2008! Same pri aliaj kluboj – kiam pasas preskaŭ plena jaro, teamo, kiu ricevis rajton partopreni eŭropan futbalturniron, jam povas aspekti tute alie, kaj sekve reprezenti sian landon ne same bone kiel ĝi povus fari. Do la gvidantoj de la rusia futbalo decidis ion fari ĉi-prie, kaj rezulte la sekva ĉampionado daŭros 1,5 jarojn – ĝi startos sekvamarte kaj finiĝos maje ’2012. La sistemo estos unika – unue ĉiu teamo ludos la kutimajn 30 matĉojn, poste, jam en 2012, oni dividiĝos je du grupoj (lokoj de la 1a ĝis la 8a, kaj de la 9a ĝis la 16a), kaj jam denove ludos inter si por difini ĉampionon kaj malsukcesulojn. Kaj jam ekde aŭtuno 2012 rusiaj futbalaj ligoj jam funkcios laŭ la baza eŭropa sistemo.

La rusia nacia teamo ne partoprenis la sudafrikan mondpokalon, sed tamen en 2010 la landa futbala prestiĝo konsiderinde kreskis – la 2an de decembro FIFA donis al Rusio la rajton gastigi la mondĉampionadon en 2018. Ĉi tiu decido vekis torenton da malkontentaj reagoj en anglia gazetaro (Anglio estis taksata la ĉefa kandidato), sed la amuzaj lamentoj nur pruvis, ke en la moderna mondo oni ĝis nun apenaŭ scipovas digne malgajni, eĉ kiam temas pri futbalo.

Grigorij Arosev (Moskvo)
speciale por La Balta Ondo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi