Eŭropo falas pro WikiLeaks

La granda skandalo ĉirkaŭ la retejo wikileaks.org, aŭ wikileaks.ch tuŝas preskaŭ ĉiujn landojn de la mondo. Tiuj landoj, kiuj ankoraŭ ne estas menciitaj en la diplomataj “kabloj” aŭ depeŝoj, certe ricevos mencion, se estos publikigitaj ĉiuj dokumentoj. Ankaŭ Eŭropo multe figuras en la dokumentoj, jen je la landa, jen je la Eŭropunia nivelo.

Unu el la plej grandaj demandoj por Eŭropo estas: ĉu la Eŭropaj leĝoj kaj rajtoj estas respektataj. Eĉ la plej aĉa krimulo havas rajtojn (kaj devojn). Ĉu ankaŭ en la kazo de Julian Assange, la ĉefo kaj fondinto de WikiLeaks? Klare, ne.

La Eŭropa Unio kun granda pompo deklaras sin la hejmo de la homaj rajtoj, kie la politikaj kaj sociaj rajtoj estas respektataj. La kazo de Assange klare montras la gravan kondiĉon de la Eŭropunia rajto-protektado: ĝi povas esti kaj estas nuligita, se granda potenco tiel decidas.

Unu el la plej bazaj homaj rajtoj estas la rajto je vivo. “Ni devas trakti sinjoron Assange same kiel iun ajn altan teroristan celon”, — diris Jeffrey T Kuhner en la renoma Washington Times. William Kristol, ekskabinetestro de la iama vicprezidanto Dan Quayle, demandis: “Kial ni ne povas uzi niajn diversajn ilojn por ataki, forpreni aŭ neŭtraligi Assange kaj liajn kunlaborantojn, kie ajn ili estas?” Pli sincera estis la fama publicisto Jonah Goldberg: “Kial Julian Assange ankoraŭ ne estas morta?” Laŭ la usona konservativulo John Hawkins, la Centra Inform-Agentejo (CIA) jam devintus mortigi Assange. Eĉ Sarah Palin, estonta kandidato por la Usona prezidenteco, komparas Assange kun la ĉefo de Al Qaeda. Ĝis nun Eŭropo ne reagis al tiuj deklaroj, kvankam minaco de mortigo estas punenda krimo.

Grava estas ankaŭ la silento pri evidenta premo fare de la Usona registaro kaj Usonaj politikistoj al diversaj entreprenoj. Amazon, ekzemple, nuligis la kontrakton kun wikileaks.org pri “gastigo” de la retejo. Pro tio la retejo estas neatingebla aŭ malfacile atingebla. Ankaŭ Eric Besson, la franca ministro respondeca pri industrio, provis malpermesi francajn ret-entreprenojn gastigi wikileaks.org. “Francio ne povas gastigi retejojn, kiuj atencas la konfidencon de diplomataj rilatoj kaj endanĝerigas homojn protektatajn per diplomata sekreteco”, — skribis Besson al la instanco reganta la interreton en Francio. Tamen ankaŭ en tio la Eŭropa Unio restis silenta. Feliĉe, konscienca juĝisto nuligis la peton de Besson, kaj miloj da homoj kreis retejojn-spegulojn de wikileaks.org.

Pli grava estas la tranĉo de financaj rilatoj kun WikiLeaks. La unua ekzemplo estas la interreta pago-servo PayPal: “PayPal por ĉiam restriktis la konton de WikiLeaks pro malobservo de la akceptebla uzpolitiko de PayPal. Tiu deklaras, ke nia pago-servo ne povas esti uzata por aktivaĵoj kiuj instigas, antaŭenigas, faciligas aŭ instrukcias aliajn al kontraŭleĝa agado”. PayPal, kvankam Usona entrepreno, devas respekti Eŭropajn leĝojn en Eŭropo, kaj ĝis kiam WikiLeaks kaj Assange restas nekondamnitaj, ili ne estas kulpaj en Eŭropo.

La plej farsa ago rilatas al la preteksto por aresti Assange en Londono surbaze de Eŭropa arest-mandato farita de sveda justico pro unue konsentita seksumado kun du virinoj ĉi-somere. Ĉu Assange transiris la limon de la konsentita seksumado, aŭ ĉu li estas viktimo de Usona premo al la jura sistemo en Svedio? Ĉiuokaze, Assange nun estas malantaŭ baroj por respondi al demandoj pri tio, ĉu li seksperfortis laŭ la difino, nekutime larĝa por Svedio.

Eva Diesen, advokato kaj esploristo ĉe la Stokholma Universitato, rimarkigas, ke la kondamno-indico estas malalta, parte pro manko de materialaj indikoj en la kazo de Assange. Ekde aŭgusto, kiam la plendoj estis registritaj, tri prokuroroj malakceptis malfermi enketon. Tiaj neklaraj laŭleĝaj moroj estas normo por enketado de sekskrimoj en Svedio, laŭ Diesen.

Dafydd ab Iago el Bruselo

La Ondo de Esperanto, 2011, №1.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Eŭropo falas pro WikiLeaks

  1. AlKo diras:

    Bedaŭrinde, eĉ multaj europanoj ne estas kontentaj pri la evoluo. Ekzemple, mi estis en la lastaj monatoj en Litovio, Pollando (plurfoje en ambaŭ landoj) kaj en Germanio (unu fojon), kaj multaj – preskaŭ ĉiuj – diris, ke ili estas seniluziigitaj. Tamen temas ĉefe pri grumblado, ne pri klare profilita kontraŭstaro.

    Ekzemle, iuj germanoj (mi ne diras “la”!) ne volas pagi la ŝuldojn de grekoj kaj portugaloj; iuj litovoj deklaras ke Bruselo estas pli prema ol iam Moskvo kaj ke en Sovetunio ili vivis plej bone en la tuta unio, dum en EU ili vivas plej malbone; kaj iuj poloj – nu ili ja ne volas esti duarangaj ktp.

    Mi ripetas, ke temas pri “iuj”. Probable estas en ĉi tiuj landoj ankaŭ multaj partizanoj de la Eŭropa unuiĝo, sed mi hazarde renkontiĝis kun aliaj personoj.

  2. Jam de longe EU estas parodio de la ideo de Eŭropo kaj tio estas tragedio.

Respondi