Bruliga somero en Kaliningrado

Alen Kris
La somero ne estas politike aktiva periodo ankaŭ en nia ne tre politike aktiva teritorio ĉe la Balta bordo. Tamen ĉi-jarela varmega sezono ne kondukis la publikon al socia siesto. Serio da mitingoj jarkomence indikis seriozajn streĉojn interne del popola vivo kaj la severa (por ne diri
— brutala) reagado de la ŝtatpotenco nur alportis dinamikon en la testudan pason de la politikaj procesoj: sekvis serio da protestaj pikedoj centre de Kaliningrado, kaj (signo de certaj ŝanĝoj) aktivuloj de strata opozicio komencis gajni unu post alia siajn juĝajn aferojn kontraŭ la policista teroro. La streĉo kulminis perspektive de granda mitingo, okazonta la 21an de aŭgusto, kies organizantoj anoncis la regionan guberniestron Georgij Boos la ĉefa celo de sia atako.

Boos estas forta iritstimulo de la ĉi-loka popolo. Ambicia moskvano, membro de la Kremla teamo, li importis en la regionon avidajn metropolajn klanojn kaj provokis perturbojn en la interna ekvilibro de la politikaj kaj ekonomiaj fortoj.

La intrigo de la kazo de Boos konsistis en la ordo de la reelekto del guberniestro. Ĝuste en aŭgusto finiĝis la jarkvino de lia regado, kaj nun, laŭleĝe, la reganta partio (“ursoj” aŭ “Unueca Ruslando”) devis proponi siajn kandidatojn por la guberniestreco al la prezidento Medvedev. Je unu semajno antaŭ la mitingo tute subite la lokaj “ursoj” prezentis sian kandidatan liston sen la nomo de Georgij Boos.

Iom perpleksaj unuamomente, la mitingontoj ne rifuzis la kunvenon, donante al ĝi pli abstraktajn kritikajn sloganojn celantajn la monopolon de unu politika partio (UR) kaj unu politika persono (Putin). La atakoj kontraŭ Putin, tre modestaj jarkomence, iĝis ĉiam pli fortaj paralele kun la evoluo de nova regiona politika organizaĵo: Komitato de Socia Memdefendo. Disvolvita en horizontala dimensio, tiu “mobila” asocio kumulis la plej radikalajn elementojn de la protesta amalgamo kaj scipovis fari la sloganon de la demisio de Putin ŝlosila vorto de politika renoviĝo.

Kiel lastkomente, mi skribas ĉi-vortojn unu tagon antaŭ la 21a de aŭgusto kaj povas nur aŭguri pri la eventuala bilanco de tiu kun- kaj kontraŭstaro en la politika zenito de nia bruliga somero sen siesto.

Alen Kris

La Ondo de Esperanto, 2010, №8–9 (190–191)

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la nomon de la aŭtoro
kaj la fonton
.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi